59-a Brazila Kongreso de Esperanto

43-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso

En 2025, la plej granda esperanto-aranĝo en Brazilo okazos en Braziljo, la brazila ĉefurbo, de la 20-a ĝis la 23-a de novembro. Sub la temo Esperanto por paca kulturo inter popoloj, ni kunvenos por diskuti, lerni kaj amuziĝi. Partoprenu kaj ĝuu nian esperantan etoson.

Ekkonu la programon

Kontrolu la programerojn, kiuj okazos dum la evento. Elŝultu nun la programtabelon kaj ne perdu viajn plej ŝatatajn programerojn.

Organizado

Brazila Esperanto-Ligo

Brazila Esperantista Junulara Organizo

Esperanto-Asocio de Braziljo

União Planetária